Tamburis ĉefanĝel' kolera al Ter' alarmon furioze, junuloj frenezumis ame, kaj estis svarma falo stela, kaj virgokufoj,falis same. Unika, unika estis ĉi nokt' somera. Ekbrulis nia abelej', piedrompis ĉevalid' plej bela, vivis mortint' en mia sonĝ', perdiĝis nia hund' fidela, kaj nia muta servistin' ekkantis, jen, per voĉo kvera: unika, unika estis ĉi nokt' somera. Friponoj fierfanfaronis, rabis eĉ rabist' delikata, kaj kaŝis sin la homo vera: unika, unika estis ĉi nokt' somera. Ni sciis ja: la hom' falemas, estas tre ŝulda pri la amo, tamen, tre strangis nun ĉi turno de l' nuna, fora mondo tera. Neniam la pun' pli moka estis, neniam la hom' pli nanmizera, ol dum ĉi tiu somernokto: unika, unika estis ĉi nokt' somera. Terur' sin klinis sur animojn kun malicega ĝoj' infera, obsedis ĉiun fat' mistera de ĉiu antaŭulo lia. Al fest' terura, sangebria ebrie iris nun la Penso, servist' fiera de la Homo, kaj nun, jen, kripla kaj mizera: unika, unika estis ĉi nokt' somera. Ho kredis tiam krede mi, ke ia neglektita Di' revivos, portos min en morton. Kaj jen, ĝis nun mi vivas, tia, kia min faris tiu nokt' magia kaj Di-atende mi memoras, memoras tiun mond-dronigan, teruregan somernokton: unika, unika estis ĉi nokt' somera. |